Welcome to JIPLI

Go to the main website

JIPLI
welcometojipli.jpg

ITPLI 2007
 -  ITPLI 2007
ITPLI 2007 - ITPLI 2007

Bonvenon al JIPLIOkaze de la unua Internacia Tago Por la Libero de la Instruado (JIPLI en la franca), multaj familioj hejminstruantaj siajn infanojn, kunvenis chie en Francio kaj en la mondo.



La sabato, la 15-a de septembro, en Parizo, granda pikniko okazis sur la herbejo de la Pako de la Villettte. En aliaj urboj kiel Nice, Montpellier, Dijon, Strasbourg, Chapelle des Bois, pluraj centoj da uloj arighis por plezure kundividi piknikon.



Plejparte de la familioj estantaj instruas jam hejme siajn infanojn , sed kelkaj uloj venis por peti informojn kaj demandi pri tia lernado.



La semajno kiu antauis la JIPLI, temis granda amaskomuniko pri hejminstruado. Radio, televido, skribita komunikilo elsendadis familiajn atestojn je granda audeca horo, nacie au regione.



La gazetara konferenco organizita de la asocio 'La infanoj antaue' che la Palaco de la Malkovro, Parizo lundo, 10-a de septembro 2007 kolektis pli ol 20 jhurnalistoj. La morgau, okaze de rendevuo che la registaro de la nacia edukado, la asocio transdonis siajn leghzorgojn al la registaro :



* malpliigi la frekvencon de kontroloj
* nuligo de la cirkulero Royal de 1999
* havigi la monhelpon de la lerneja eniro, por la familioj kies infanoj hejmlernas, cele elturnighi fronte al la malshparoj.
* reagnosko, en la franca legho, de la edukada prioritato akordita al gepatroj, per la internaciaj deklaracioj. Tio estas la nuligo de la dua alineo de la artikolo L131-1-1 el la 'Code de l'Education' : " Tiu devigata instruo okazas chefe en la lernejoj."

CHi tiu unua internacia tago permesis pliproksimi ligojn inter la malsamaj internaciaj asocioj kaj enskribighas en globala movado de libereco de instruado.



Rendevuo la 15-a de septembro 2008


Date de création : 11/08/2009 @ 22:01
Dernière modification : 11/08/2009 @ 22:01
Catégorie : ITPLI 2007


Prévisualiser la page Prévisualiser la page     Imprimer la page Imprimer la page

^ Haut ^

Webmaster: jipli a jipli point org
  Site créé avec GuppY v4.5.17 © 2004-2005 - Licence Libre CeCILL

Document généré en 0.07 seconde